Tiu chi dokumento kiel PDF-dosiero
Numero 12 - 2009 05 04
En 1989 la Akademio de Esperanto publikigis dokumenton kun la nomo Listo de Normaj Landnomoj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9). Tiu chi Listo de Rekomendataj Landnomoj estas ghisdatigita kaj reviziita versio de tiu dokumento. Tiu chi nova versio anstatauas la malnovan.
Same kiel la malnova versio, tiu chi listo ne estas deviga. Ghi estas rekomendo. Sed ghi enhavas kelkajn nomojn kun landaj au popolaj radikoj oficialaj au ech Fundamentaj. Pri tiuj nomoj oni atentu speciale.
La Listo de Rekomendataj Landnomoj ne konsistigas oficialigon de landnomoj au popolnomoj. La Akademio povas je bezono revizii kaj ghisdatigi la liston.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Ghenerala Vortaro,
Bertilo Wennergren
Tiu chi Listo de Rekomendataj Landnomoj estis aprobita de la Akademio en Marto 2009. Vidu la Oficialajn Informojn Numero 11 - 2009 04 15.
Bv. noti, ke sendependeco de lando ne estis kriterio por enmeti landon en tiun chi dokumenton. La listo enhavas chiujn nomojn de membroshtatoj de Unuighintaj Nacioj kaj aldone ankau la nomojn de kelkaj aliaj landoj, sed tio nenion diras pri la eventuala sendependeco de tiuj landoj. Fakte pluraj el la landoj, kiuj aperas en la listo, ne estas sendependaj, ekzemple Siberio kaj Anglujo, sed pri tiaj demandoj la Akademio de Esperanto ne alprenas starpunkton.
La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro.
La landnomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj:
La unua kategorio estas tiu de la landobazaj nomoj. En tiaj nomoj ordinare la radiko havas landan signifon, kaj oni uzas la sufikson AN por formi nomon de la landanoj. Ekzemple:
Kanado → kanadanoj (anoj/loghantoj de la lando Kanado)
Andoro → andoranoj (anoj/loghantoj de la lando Andoro)
Pakistano → pakistananoj (anoj/loghantoj de la lando Pakistano)
Algherio → algherianoj (anoj/loghantoj de la lando Algherio)
Iuj landobazaj nomoj estas kunmetajhoj au plurvortajhoj. La baza radiko tamen ne nomas genton. Ekzemple:
Ebur-Bordo → ebur-bordanoj
Sud-Afriko → sud-afrikanoj
Orienta Timoro → orient-timoranoj
En iaj okazoj la nomo estas tiel longa au kompleksa, ke oni apenau povas uzi AN kiel sufikson. Tiam oni devas anstataue uzi esprimon kun la vorto anoj, au kun loghantoj au simila vorto:
Antigvo kaj Barbudo → anoj de Antigvo kaj Barbudo
Kelkaj landobazaj nomoj finighas je ...lando. Tiam ordinare -land- estas parto de la radiko:
Irlando → irlandanoj (la radiko estas IRLAND)
Nederlando → nederlandanoj (la radiko estas NEDERLAND)
En iaj okazoj tamen temas pri kunmetajho kun la Esperanta radiko LAND, sed la elemento antau LAND ne estas nomo de gento:
Unuighintaj Arabaj Emirlandoj → anoj de Unuighintaj Arabaj Emirlandoj, emirlandanoj (emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj)
La kategorio de landobazaj nomoj entenas la grandan plimulton de la landnomoj en Esperanto.
La dua kategorio, la gentobazaj nomoj, koncernas nur malplimulton da landnomoj. (Landoj kun gentobazaj nomoj trovighas precipe en Europo, sed ankau en Azio kaj Afriko.) En tiu kategorio la baza radiko nomas genton au popolon. Oni ordinare formas la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso UJ au per la neoficiala sufikso I. Ekzemple:
francoj → Francujo/Francio (la lando de la francoj)
japanoj → Japanujo/Japanio (la lando de la japanoj)
En kelkaj gentobazaj nomoj oni uzas la radikon LAND anstatau UJ/I, pro internacieco au Esperanta tradicio:
poloj → Pollando (la lando de la poloj)
svisoj → Svislando (la lando de la svisoj)
Sed kompreneble oni povas ankau en tiaj okazoj uzi UJ/I: Polujo/Polio, Svisujo/Svisio. En la chi-postaj listoj de rekomendataj landnomoj, la Akademio prezentas ses gentobazajn nomojn kun LAND anstatau UJ/I, char la formoj kun LAND estas pli kutimaj por tiuj nomoj. Sed la Akademio neniel kontrauas la respondajn formojn kun UJ/I. Inverse ankau eblas che tiuj landoj, por kiuj la Akademio rekomendas formon kun UJ/I, anstataue uzi formojn kun LAND (Danlando, Anglolando k.s.). Sed ghenerale estas preferinde uzi LAND tiamaniere nur kiam la rezulta formo havas Esperantan tradicion.
Por paroli pri la loghantoj de lando kun gentobaza nomo, oni ordinare uzas la simplan popolvorton: francoj, japanoj, poloj, svisoj k.t.p. Sed kompreneble oni ankau povas uzi la sufikson AN: francujanoj/francianoj, japanujanoj/japanianoj, pollandanoj, svislandanoj k.t.p. Se oni uzas AN che tiaj landnomoj, tiam oni memoru, ke oni devas aldoni AN al la landnomo, ne al la popolnomo: francujanoj/francianoj (ne “francanoj”); pollandanoj (ne “polanoj”).
Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas tauga, se chiuj au la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.
En okazo de konflikto inter du au pluraj formoj por unu sama landnomo au ankau inter la uzo de kategorio au la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15-a Regulo de la Fundamento.
La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo-rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano-nomoj chiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz-e, Angl-ujo / -io - Angl-oj kaj en la alia kategorio Nederland-o - Nederland-anoj.
Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” au sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.
(Senshanghe el Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4, 1985.)
Pluraj el la shanghoj en tiu chi revizio konsistigas aplikadon de la unua kaj plej grava el la chi-antauaj kvar principoj, kun speciala atento al la nuna lingvouzo.
La chi-postaj listoj enhavas chiujn nunajn landojn, kiuj estas membroj de UN, kaj ankorau kelkajn pliajn landojn (inkluzive de tri landoj, kiuj malaperis au disighis post 1989).
Mallongigoj:
Algherio8OA DZ; Angolo AO; Benino BJ; Bocvano BW; Burkino BF; Burundo BI; Centr-Afriko CF; Chado TD; Ebur-Bordo CI; Egiptujo/Egiptio* EG; Ekvatora Gvineo8OA GQ; Eritreo ER; Etiopujo/Etiopio*8OA ET; Gabono GA; Gambio GM; Ganao GH; Gvineo8OA GN; Gvineo-Bisauo8OA GW; Ghibutio DJ; Kaboverdo CV; Kameruno CM; Kenjo KE; Komoroj KM; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinshasa) CD; Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila) CG; Lesoto LS; Liberio8OA LR; Libio8OA LY; Madagaskaro MG; Malavio MW; Malio ML; Maroko8OA MA; Mauricio MU; Mauritanio MR; Mozambiko MZ; Namibio NA; Nigherio NG; Nighero NE; Ruando RW; Santomeo kaj Principeo ST; Sejsheloj SC; Senegalo SN; Sieraleono SL; Somalujo/Somalio* SO; Sud-Afriko ZA; Sudano8OA SD; Svazilando* SZ; Tanzanio TZ; Togolando TG; Tunizio8OA TN; Ugando UG; Zambio ZM; Zimbabvo ZW.
Antigvo kaj Barbudo AG; Argentino AR; Bahamoj BS; Barbado BB; Belizo BZ; Bolivio8OA BO; Brazilo8OA BR; Chilio CL; Dominika Respubliko DO; Dominiko DM; Ekvadoro8OA EC; Grenado GD; Gronlando GL; Gujano GY; Gvatemalo8OA GT; Haitio HT; Honduro HN; Jamajko JM; Kanado8OA CA; Kolombio CO; Kostariko8OA CR; Kubo8OA CU; Meksiko8OA MX; Nikaragvo8OA NI; Panamo8OA PA; Paragvajo8OA PY; Peruo8OA PE; Salvadoro SV; Sankta Kristoforo kaj Neviso KN; Sankta Lucio LC; Sankta Vincento kaj Grenadinoj VC; Surinamo SR; Trinidado kaj Tobago TT; Urugvajo8OA UY; Usono9OA US; Venezuelo8OA VE.
Afganujo/Afganio* AF; Armenujo/Armenio*8OA AM; Azerbajghano AZ; Bangladesho BD; Barato (= Hindujo/Hindio*) IN; Barejno BH; Birmo8OA MM; Brunejo BN; Butano BT; Chinujo/Chinio*9OA CN; Filipinoj PH; Hindujo/Hindio* (= Barato) IN; Indonezio ID; Irako8OA IQ; Irano8OA IR; Israelo9OA IL; Japanujo/Japanio*9OA JP; Jemeno YE; Jordanio JO; Kambogho KH; Kartvelujo/Kartvelio* GE; Kataro QA; Kazahhujo/Kazahhio* KZ; Kirgizujo/Kirgizio* KG; Kuvajto KW; Laoso LA; Libano8OA LB; Malajzio MY; Maldivoj MV; Mongolujo/Mongolio* MN; Nepalo NP; Nord-Koreujo/Nord-Koreio* KP; Omano OM; Orienta Timoro TL; Pakistano8OA PK; Rusujo/Rusio*FdE RU; Sauda Arabujo/Sauda Arabio*8OA SA; Siberio; Singapuro SG; Sirio8OA SY; Srilanko LK; Sud-Koreujo/Sud-Koreio* KR; Taghikujo/Taghikio* TJ; Tajlando* TH; Tajvano TW; Turkmenujo/Turkmenio* TM; Turkujo/Turkio*FdE TR; Unuighintaj Arabaj Emirlandoj AE; Uzbekujo/Uzbekio* UZ; Vjetnamujo/Vjetnamio* VN.
Albanujo/Albanio*8OA AL; Andoro AD; Anglujo/Anglio*FdE; Austrujo/Austrio* AT; Belgujo/Belgio*8OA BE; Belorusujo/Belorusio* BY; Bosnujo/Bosnio* kaj Hercegovino BA; Britujo/Britio*9OA GB; Bulgarujo/Bulgario*8OA BG; Chehhujo/Chehhio* CZ; Danujo/Danio*8OA DK; Estonujo/Estonio*8OA EE; Finnlando* FI; Francujo/Francio*FdE FR; Germanujo/Germanio*FdE DE; Grekujo/Grekio*8OA GR; Hispanujo/Hispanio*FdE ES; Hungarujo/Hungario*8OA HU; Irlando8OA IE; Islando8OA IS; Italujo/Italio*8OA IT; Kipro CY; Kosovo; Kroatujo/Kroatio* HR; Latvujo/Latvio*8OA LV; Lihhtenshtejno LI; Litovujo/Litovio* LT; Luksemburgo LU; Makedonujo/Makedonio* MK; Malto MT; Moldavujo/Moldavio* MD; Monako MC; Montenegro ME; Nederlando8OA NL; Norvegujo/Norvegio*8OA NO; Pollando* PL; Portugalujo/Portugalio* PT; Rumanujo/Rumanio*8OA RO; Rusujo/Rusio*FdE RU; Sanmarino SM; Serbujo/Serbio* RS; Skotlando*; Slovakujo/Slovakio* SK; Slovenujo/Slovenio* SI; Svedujo/Svedio*8OA SE; Svislando* CH; Turkujo/Turkio*FdE TR; Ukrainujo/Ukrainio* UA; Vatikano VA.
Australio8OA AU; Fighio FJ; Kiribato KI; Marshaloj MH; Mikronezio FM; Nauro NR; Nov-Zelando NZ; Palauo PW; Papuo-Nov-Gvineo PG; Salomonoj SB; Samoo WS; Tongo TO; Tuvalo TV; Vanuatuo VU.
Chehhoslovakujo/Chehhoslovakio* (Europo); Jugoslavujo/Jugoslavio* (Europo); Sovetio, Sovet-Unio (Europo/Azio).
Afganujo/Afganio* AF; Albanujo/Albanio*8OA AL; Algherio8OA DZ; Andoro AD; Anglujo/Anglio*FdE; Angolo AO; Antigvo kaj Barbudo AG; Argentino AR; Armenujo/Armenio*8OA AM; Australio8OA AU; Austrujo/Austrio* AT; Azerbajghano AZ; Bahamoj BS; Bangladesho BD; Barato (= Hindujo/Hindio*) IN; Barbado BB; Barejno BH; Belgujo/Belgio*8OA BE; Belizo BZ; Belorusujo/Belorusio* BY; Benino BJ; Birmo8OA MM; Bocvano BW; Bolivio8OA BO; Bosnujo/Bosnio* kaj Hercegovino BA; Brazilo8OA BR; Britujo/Britio*9OA GB; Brunejo BN; Bulgarujo/Bulgario*8OA BG; Burkino BF; Burundo BI; Butano BT; Centr-Afriko CF; Chado TD; Chehhoslovakujo/Chehhoslovakio*; Chehhujo/Chehhio* CZ; Chilio CL; Chinujo/Chinio*9OA CN; Danujo/Danio*8OA DK; Dominika Respubliko DO; Dominiko DM; Ebur-Bordo CI; Egiptujo/Egiptio* EG; Ekvadoro8OA EC; Ekvatora Gvineo8OA GQ; Eritreo ER; Estonujo/Estonio*8OA EE; Etiopujo/Etiopio*8OA ET; Fighio FJ; Filipinoj PH; Finnlando* FI; Francujo/Francio*FdE FR; Gabono GA; Gambio GM; Ganao GH; Germanujo/Germanio*FdE DE; Grekujo/Grekio*8OA GR; Grenado GD; Gronlando GL; Gujano GY; Gvatemalo8OA GT; Gvineo8OA GN; Gvineo-Bisauo8OA GW; Ghibutio DJ; Haitio HT; Hindujo/Hindio* (= Barato) IN; Hispanujo/Hispanio*FdE ES; Honduro HN; Hungarujo/Hungario*8OA HU; Indonezio ID; Irako8OA IQ; Irano8OA IR; Irlando8OA IE; Islando8OA IS; Israelo9OA IL; Italujo/Italio*8OA IT; Jamajko JM; Japanujo/Japanio*9OA JP; Jemeno YE; Jordanio JO; Jugoslavujo/Jugoslavio*; Kaboverdo CV; Kambogho KH; Kameruno CM; Kanado8OA CA; Kartvelujo/Kartvelio* GE; Kataro QA; Kazahhujo/Kazahhio* KZ; Kenjo KE; Kipro CY; Kirgizujo/Kirgizio* KG; Kiribato KI; Kolombio CO; Komoroj KM; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinshasa) CD; Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila) CG; Kosovo; Kostariko8OA CR; Kroatujo/Kroatio* HR; Kubo8OA CU; Kuvajto KW; Laoso LA; Latvujo/Latvio*8OA LV; Lesoto LS; Libano8OA LB; Liberio8OA LR; Libio8OA LY; Lihhtenshtejno LI; Litovujo/Litovio* LT; Luksemburgo LU; Madagaskaro MG; Makedonujo/Makedonio* MK; Malajzio MY; Malavio MW; Maldivoj MV; Malio ML; Malto MT; Maroko8OA MA; Marshaloj MH; Mauricio MU; Mauritanio MR; Meksiko8OA MX; Mikronezio FM; Moldavujo/Moldavio* MD; Monako MC; Mongolujo/Mongolio* MN; Montenegro ME; Mozambiko MZ; Namibio NA; Nauro NR; Nederlando8OA NL; Nepalo NP; Nigherio NG; Nighero NE; Nikaragvo8OA NI; Nord-Koreujo/Nord-Koreio* KP; Norvegujo/Norvegio*8OA NO; Nov-Zelando NZ; Omano OM; Orienta Timoro TL; Pakistano8OA PK; Palauo PW; Panamo8OA PA; Papuo-Nov-Gvineo PG; Paragvajo8OA PY; Peruo8OA PE; Pollando* PL; Portugalujo/Portugalio* PT; Ruando RW; Rumanujo/Rumanio*8OA RO; Rusujo/Rusio*FdE RU; Salomonoj SB; Salvadoro SV; Samoo WS; Sankta Kristoforo kaj Neviso KN; Sankta Lucio LC; Sankta Vincento kaj Grenadinoj VC; Sanmarino SM; Santomeo kaj Principeo ST; Sauda Arabujo/Sauda Arabio*8OA SA; Sejsheloj SC; Senegalo SN; Serbujo/Serbio* RS; Siberio; Sieraleono SL; Singapuro SG; Sirio8OA SY; Skotlando*; Slovakujo/Slovakio* SK; Slovenujo/Slovenio* SI; Somalujo/Somalio* SO; Sovetio, Sovet-Unio; Srilanko LK; Sud-Afriko ZA; Sud-Koreujo/Sud-Koreio* KR; Sudano8OA SD; Surinamo SR; Svazilando* SZ; Svedujo/Svedio*8OA SE; Svislando* CH; Taghikujo/Taghikio* TJ; Tajlando* TH; Tajvano TW; Tanzanio TZ; Togolando TG; Tongo TO; Trinidado kaj Tobago TT; Tunizio8OA TN; Turkmenujo/Turkmenio* TM; Turkujo/Turkio*FdE TR; Tuvalo TV; Ugando UG; Ukrainujo/Ukrainio* UA; Unuighintaj Arabaj Emirlandoj AE; Urugvajo8OA UY; Usono9OA US; Uzbekujo/Uzbekio* UZ; Vanuatuo VU; Vatikano VA; Venezuelo8OA VE; Vjetnamujo/Vjetnamio* VN; Zambio ZM; Zimbabvo ZW.
Pri la karaktero de tiu I (uzata post popolvortoj anstatau UJ) ekzistas diversaj opinioj. Iuj rigardas ghin kiel efektivan sufikson (kvankam neoficialan), dum aliaj preferas rigardi ghin kiel eron de aparta landnoma radiko paralela kun la responda popolnoma radiko. Tiuj diversaj analizoj chiuokaze ne faras praktikan diferencon en la uzado de tiaj landnomoj kiel Francio, Rusio, Japanio kaj Chinio. En tiu chi dokumento la Akademio ne alprenas starpunkton pri tiu teoria demando.