Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – No. 10
En “Lingvo — Stilo — Formo” (1931, p. 51-52) K. KALOCSAY skribas:
“Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Chiu, kiu volas uzi la lingvon nur por chiutagaj bezonoj, devas koni chi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Chiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur chi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, chiuj lernolibroj devas enhavi chi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
“Kaj chi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankau en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en chiu natura lingvo oni povas distingi chi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la chiutage uzataj vortoj. Ghin enhavas la bonaj lernolibroj; post ghia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, ech flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas “pli simple”, t.e. li uzas nur chi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ghin, kompreni senmanke la literaturajn chefverkojn de la respektiva lingvo; chiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.”
Plie, KALOCSAY substrekas, ke la Akademio “jam komencis fari distingon inter la literatura kaj vulgara vortprovizoj: en la lasta eldono de la Oficiala Vortaro, la unuan ghi presigis per kursivaj literoj”. Plie, li opinias, ke estus tre necese “eldoni la zorge konsideritan vulgaran, au lernolibran vortprovizon en tute aparta broshuro: per tio la vortaro de la lernolibroj farighus tute unueca, kaj chiu povus certe scii, kian vortkonon oni povas supozi pri iu, kiu cherpis sian konon sole el lernolibro, kaj kiun oni nomus “elementa esperantisto”.”
Ni memorigu chi tie, ke GROSJEAN-MAUPIN, nia fama leksikologo, jam en 1910 esprimis similajn ideojn en la Antauparolo al sia Esperanta-Franca Vortaro: la koncerna parto estas legebla en Esperanto sur la paghoj de “La Revuo” (Vol. 5; p.227-236).
Tiujn ideojn la Akademio, sekvante sian Sekcion pri la Ghenerala Vortaro, faris siaj; ghi opiniis, ke nun estas tempo ellabori tian trunkon au bazan vortprovizon, sub formo de la nuna Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Kune kun aliaj studobjektoj, la Akademio prilaboris tiun Radikaron ekde 1966, dum la Sekcio preparis la terenon jam unu jaron pli frue, surbaze de laboro, kiun ghia direktoro entreprenis chirkau la jaro 1960 kaj finis en 1965.
Tiu Baza Radikaro Oficiala rezultas el komparo de pli fruaj ofteco-listoj starigitaj lau tre malsamaj kriterioj kaj prezentighas sub formo de nau grupoj; la unua grupo konsistas el la plej oftaj elementoj, t.e. pli ghuste kaj principe el tiuj elementoj, kiuj aperas en plej multaj ofteco-listoj; en la naua grupo trovighas elementoj, chefe radikoj, kiuj aperas en nur unu el la ofteco-listoj. Alia karakterizo de tiu Baza Radikaro Oficiala estas, ke chiu radiko, kaj se eble chiu elemento, estas klasita lau sia signifokategorio substantiva, verba au adjektiva; tiel la Baza Radikaro Oficiala aperas kiel praktika komplemento al la “Konstatoj pri la Vortfarado”, kiun ni publikigis en la antauaj “Aktoj”. Tiu radikaro estas la unua oficiala verko, kiu speciale kaj aparte prizorgas la signifokategoriojn. Por la fiksado de tiuj kategorioj estis tre atentata la libreto de Eugen WÜSTER “La Oficiala Radikaro kun enkonduko kaj notoj” (1923. XVI + 70 paghoj), kvankam la Akademio ne povis sekvi chiujn proponojn de tiu autoro. Oni cetere atentos, ke malgrau sia titolo tiu valora verko estis tute privata. Fine, ni chi tie menciu, ke por plene starigi la Bazan Radikaron Oficialan, kaj pli precize ties grupojn 7, 8 kaj 9, la Akademio devis samtempe oficialigi tutan vicon da vortoj, kiuj sekve formas parton de nova aldono al la Universala Vortaro: la 8-a Oficiala Aldono.
Oni do konstatu, ke tia laboro havis kaj pedagogiajn kaj teoriajn celojn. Sur teoria plano la Akademio devis plenumi tutan serion da laboroj, kiuj atendis jam de jaroj; sed anstatau plene decidi absolute kaj senrevene pri chiu problemo—kio postulus nelimigeblan tempon—ghi pli pragmatisme studis la prezentighantajn problemojn che la nivelo de tiu Baza Radikaro. Pri la pedagogia flanko, oni pensu pri ghia gravo por lingvo, kiu en la nuna mondo estas preskau nenio kaj volas farighi la dua lingvo por chiu; oni pensu ankau, ke, se chiu ajn povas kompili ofteco-liston, nur la Akademio povas esperi, ke ghia propono renkontos vastan aprobon kaj estos konsiderata de chiuj kiel valida.
Tamen al la demando, chu tiu Baza Radikaro Oficiala estu severe atentata en la lernolibroj, kiuj ja tre diversas lau la pedagogiaj celoj de chiu autoro, ni nuance respondos jenon:
a) Verkanto de inica lernolibro povos enpreni, se li tion deziros, la enhavon de ekzemple la kvar unuaj Grupoj; sed alia preferos enpreni 5 au 6 au nur 3;
b) La grupo 9 de malpli oftaj radikoj, pli ol la aliaj, rezultas el konsideroj pri “disponebleco” kaj el apliko de la metodo de “interesocentroj”; sekve estos tute normale, ke chefe el ghi oni cherpu pliajn radikojn por kompletigi la vortprovizon de difinita lernolibro. Sed kompreneble chiu autoro restos libera, sub propra respondeco, elekti diversajn radikojn ankau ekster B.R.O. Sed estas rekomendite esti treege shparema en tiaj aldonoj.
c) La tutan radikaron ni konsideras antau chio kiel helpilon, sed ne kiel leghon strikte observendan: en vivanta lingvo, kia estas Esperanto, alia konduto estus absurda. Oni pli-malpli, lau propra respondeco, instruu ghian enhavon: oni des pli severe atentu tiun enhavon, ju pli oni proksimighas al la “Grupo 1” de la pli oftaj elementoj.
Levighis aliaj demandoj, al kiuj konvenas doni jenajn respondojn:
1. La grupigo “lau ofteco” en nau grupoj ne estas la esenca flanko de tiu chi radikaro. Ghia esenca tasko estas antau chio konfirmi la bazan leksikan konsiston de la ordinara (nefaka) Internacia Lingvo en la nuna tempo. Ghuste pro tio ni ne ligis nin nepre al la deduktoj de la ghisnunaj unuopaj esploroj kaj ne absolute serchis la “oftecon”, sed ni korektis tiujn deduktojn, kiel ni jam aludis, per konsideroj pri “disponebleco” kaj per apliko de la metodo de interesocentroj. Esence estas establi la proksimuman trunkon de la lingvo kaj okaze de tiu establado konfirmi la kategoriecon de la unuopaj radikoj.
Eblus prezenti la tuton en ununura alfabetorda listo pro la principa relativeco de la ofteco (chu patro, infano, klasitaj inter la pli oftaj, iam estos uzataj, ni diru, de la fraula filatelisto?).
La supereco de B.R.O. konsistas en tio, ke ghi rezultas el komparo de diversaj listoj elfaritaj lau tre malsamaj kriterioj: por aperi en la unuaj grupoj, radiko devas esti deklarita “ofta” lau tre malsamaj kriterioj; sed tamen ... ech oftan radikon oni povas preteratenti.
Aliflanke, eblus imagi listojn multe pli bone elfaritajn ol B.R.O.—kun eventuala helpo de komputoroj, kio estus por la Akademio tro kosta entrepreno —, au faritajn lau tre preciza celo: lingvo de infanoj, de studentoj, de kongresanoj, de virinoj . . .
2. Kio estu la rilato inter la Baza Radikaro Oficiala kaj la Universala Vortaro kaj ghiaj Aldonoj? Levighis vochoj, ke, post apero de B.R.O., ne plu estu parolo pri la ghisnunaj oficialaj dokumentoj.
Tamen la du serioj de dokumentoj havas malsaman funkcion. La nova estas simple ordiga kaj kompletiga rilate al oficialeco de la radikoj uzataj en la “trunko de la lingvo”. Ni opinias, ke oni devas zorge diferencigi tiujn du funkciojn.
3. Chu la nomo Baza Radikaro Oficiala estas ghusta? Efektive, krom radikoj ghi entenas aliajn elementojn (gramatikajn finajhojn kaj helpvortojn) kaj ech kelkajn radikalojn (kalkanumo ...). La plej ghusta nomo sendube estus “Baza morfemaro”. Sed temas pri pure “kondicha” titolo, kiu havas la avantaghon esti simpla kaj komprenebla de chiuj, kaj cetere la radikoj ja estas la granda plimulto dum oni scias, ke tre multaj aliaj elementoj (ekz-e chiuj afiksoj) estas asimileblaj al radikoj.
a) S. RUBLEV. “Provo de kvanta element-analizo en la lingvo Esperanto” (“Senn.Rev.”, 1927, n°10/12, p.155-163. — Tiu kajero aperis ankau kiel broshuro: “Kvardek jaroj”).
Sur pagho 163 aperas ofteca listo, bazita sur esploro de 100 000 tekstvortoj. Temas pri listo de 259 elementoj klasitaj en kvar grupoj: radikaj elementoj “absolute oftaj” (91, el kiuj 8 “internaciaj”); radikaj elementoj “oftaj sed malpli valoraj” (58, el kiuj 5 “internaciaj”); “helpaj” elementoj “absolute oftaj” (88: gramatikiloj kaj afiksoj); “helpaj” elementoj “oftaj sed malpli valoraj” (22).
La plej multaj “help-elementoj” de RUBLEV retrovighis en nia primitiva Grupo 1 de plej oftaj elementoj, sed ankau en Grupoj 2, 3, 4 kaj ech 8 (-ismo). La aliaj elementoj retrovighis en la primitiva Grupo 1, sed chefe en Grupo 2, kaj ankau en 3, 4, 5. Ni ech trovis en Grupo 7: burgho, en Grupo 8: ekonomio kaj en Grupo 9 (la grupo de elementoj aperantaj en nur unu listo): proleto. — Kaj tiuj rimarkoj lumighas, se ni konstatas, ke estis analizitaj tri numeroj de “Sennaciulo” kaj tri libroj: “ABC de Sennaciismo”, “Patroj kaj Filoj” de Turgenev kaj “En malliberejo” de Chirikov...
Se ankorau necesus, tio demonstras, ke la vortofteco estas nocio tre relativa: ghi dependas de la analizitaj dokumentoj. Kaj tio pravigas nian komparadon de listoj faritaj lau malsamaj kriterioj kaj el malsamaj materialoj: la diversaj listoj reciproke korektas kaj kompletigas unu la alian. Absoluta listo estus farebla nur surbaze de la komputado de nia tuta literaturo (beletra, teknika...) au almenau surbaze de treege vasta eltirajho de ghi.
Leo BLAAS. “Statistiko de 50 000 tekstvortoj” (“Esperantologio”, I., p.107-132 kaj 160-200).
Ghi donas liston de 743 elementoj ordigitaj lau ofteco indikita en po-miloj kaj alian liston alfabetan kun la diversaj kunmetajhoj. La autoro jughis sian laboron tre modeste: “pli teoria ol praktika: la bazo (50 000 tekstvortoj) estas tro malvasta”. Sed la analizitaj tekstoj estas multe pli diversaj ol en la laboro de RUBLEV: temas pri po unu pagho hazarde elprenita el chiu paghocento de pli ol 110 verkoj elektitaj sen prefero. Tia sistemo maksimume ebligas elimini la tro fakajn vortojn, kaj rapida tralego de la titollisto donas la impreson, ke nia literaturo estas sufiche bone reprezentita. Ghi ankau pravigas, ke la rezulta listo entenu pli ol la duoblo de la RUBLEV-listo, kiu analizis duoblan tekstokvanton, sed nur en ses dokumentoj.
c) d) e) V. SETÄLÄ:
ch) Maailman Kirjeenvaihdon Opas. 1947. 16 p. (la 500 elementoj de “Mary kaj Sulo”).
d) Privilegia Vojo. Lernolibro kun listo de 1 260 elementoj.
e) Listo de 1750 elementoj komunikita de la autoro; kvin grupoj: la 1-a (204 elem.) kun chefe “help-elementoj”; la aliaj kun resp. 146, 200, 450 kaj 750 elementoj.
Tiuj tri listoj de nia Kolego SETÄLÄ estas starigitaj lau tute originala procedo, kies klarigon oni legu en “Esperantologio”, I., p. 5-32.
f) Prof. BOVET kaj Henriette ITH. Listo aperinta i.a. en “Esperanto”, 1956, p.173. Ghi estas starigita lau principoj aluditaj en “Enketo pri Internacia Helplingvo” de P. BOVET (eld. Sveda Esperanto-Federacio: vd. p.4-8).
Tiu listo donas 577 radikojn, sed neniun help-elementon: ni kalkulis kun tiu fakto okaze de la starigo de la B.R.O.listo. Tiuj radikoj rezultas el komparo de vortoftecaj listoj nacilingvaj kaj Esperantaj. Pri la preparlaboroj oni legu en “Int. Pedagogia Rev.”, AUG 28, p. 1-15. La definitiva laboro komparas jenajn listojn: du franclingvajn (HEMNON, bazita sur 400 000 tekstvortoj; G.E. VAN DER BEKE, bazita sur 1 147 748 tekstvortoj), unu anglalingvan (E.L. THORNDIKE, 1 668 000 tekstvortoj), unu germanan (F. W. KAEDING, 10 906 235 tekstvortoj) kaj unu hispanan (M. A. BUCHANAN, 1 200 000 tekstvortoj); plie, liston el infanlingvajho (D-ro D. A. PRESCOTT, 77 403 tekstvortoj responditaj de infanoj); fine, du Esperantajn listojn (RUBLEV: vd. supre!) kaj novan laboron de la autoroj mem, kiuj analizis nau Esperanto-verkojn: ses originalajhojn kaj tri tradukojn el pola, kataluna kaj china lingvoj.
La rezulto estas listo de 577 radikoj dividitaj al 8 grupoj (kun resp. 26, 107, 67, 48, 58, 69, 78 kaj 124 radikoj); la unua grupo entenas la radikojn aperantajn en chiuj listoj, la lasta tiujn en nur unu.
La radikoj de tiu listo trovighas en la unuaj grupoj de la B.R.O.-listo: en niaj Grupoj 1, 2, 3 kaj 4; tamen kelkaj troveblas en Grupo 7 (armeo, banko, chia, gracia, leono, malgrau, metro, pala, pastro, rajdi, sceno, temo), en Grupo 8 (imperio, nenies, neniom) au ech en Grupo 9 (kazo, racio): tiuj du lastaj radikoj trovighas do nur en tiu listo BOVET-ITH: kaj tio ree montras, ke chiu kaj chia listo estas de valoro “tre relativa”.
g) Le français fondamental—Unua grado. Ellaborita chirkau 1954 de komisiono (en kiu estis nia Prezidanto, Prof. Waringhien) sub la direktado de Prof. GOUGENHEIM kaj SAUVAGEOT. Vidu: G. WARINGHIEN: “Chu vortstatistiko sufichas por la starigo de bazvortaro?” (en: “Sciencaj studoj”, 1958, p.27-30).
Temas pri analizo de 312 000 tekstvortoj, sed por la unua fojo la bazo ne estis literatura au presita lingvo, sed la parolata lingvo, dank’ al magnetofonaj registrajhoj (tamen antauvenis la infan-listo de PRESCOTT, vd. supre). Tio kondukis al listo de 800 oftaj vortoj, el kiuj oni unue eliminis centon (duoblajhoj, vulgarajhoj, malfacilajhoj) kaj al kiuj oni aldonis 700 elektitajn per nova metodo, nomata “metodo de disponebleco”. La autoroj asertas: “la ofteco respondas al la automatajhoj de la parolo, la disponebleco estas ligita al la intereso, kiun prezentas por ni la nocioj esprimataj de la vortoj.” La oftecaj listoj donas chefe gheneralajn vortojn, la disponebleco donas konkretajn vortojn. Tiuj disponeblaj vortoj estis elektitaj per la metodo de “interesocentroj”, bone konata de la pedagogoj; enketo en lernejoj petis de la lernantoj liston de 20 vortoj, ekz-e pri meblaro: oni donu la nomojn de la mebloj, kiuj shajnas plej utilaj. Oni tiel enketis pri 16 interesocentroj.
La suma rezulto estis listo de 1 455 vortoj (el kiuj 269 gramatikaj). Ni tradukis ghin al Esperanto, zorgante doni, el eventualaj pluraj signifoj, nur la plej evidentan. E
E La lasta vorto, “evidentan”, kaj la fina punkto mankas en la originaj versioj de Aktoj II. La enmetita vorto estas konjekto proponita de d-ro A.Albault por tiu chi eldono.
h) Le français fondamental — Dua grado. Listo, kiu aldonighas al la antaua. Ghi estis ellaborita el tri kategorioj de dokumentoj: 1/La magnetofone registritaj tekstoj (enpreno de vortoj kun malpli granda ofteco kaj ankorau ne enprenitaj en la unuan gradon). — 2/La libro de C. E. VAN DER BEKE (citita supre! Skriba lingvo el literaturo kaj jhurnaloj). — 3/Novaj enketoj: analizo de 425 “unuoj” el 500 tekstvortoj; la “unuoj” rilatas al tekstoj el revuoj kaj jhurnaloj sub jenaj rubrikoj: politiko, socia vivo, transportoj, profesia vivo, scienco, beletro, ekonomio, sportoj, ktp. Temas do pri vastigo de la nocio pri “disponebleco”.
Ni same tradukis al Esperanto la rezultantan liston el 1 800 vortoj (laboro konfesinde jam pli subjektiva ol por la “unua grado”!). Kiel por la antaua listo g) ni kolektis la radikojn de la ricevitaj Esperantaj vortoj. Notinde, ke por nia fina kalkulo, ni konsideris, ke chiu radiko el la “unua grado” automate apartenas ankau al la “dua grado”, konforme al la intenco de la autoroj.
i) Help-elementoj. Ni mem starigis liston de help-elementoj per komparo de tiuj el la priparolitaj listoj, kiuj traktis ilin: ja aparte gravaj, ili ne estas rekte atentitaj de listoj g) kaj h), tute ne de listo f); nur la listoj de RUBLEV kaj de SETÄLÄ prizorgas ilin aparte. Ni do zorgis meti la oftajn el tiuj help-elementoj en nian Grupon 1 de plej oftaj elementoj; por tio nin tre helpis la listo de BLAAS, kiu dank’ al indiko de la po-miloj ebligis al ni korekti la definitivan liston. Efektive la Akademio decidis rekunigi en Grupon 1 ech 25 help-elementojn ghis tiam dissemitajn en la diversaj grupoj, dum tio ne estas pravigita de iliaj po-miloj che BLAAS (almenau, ambau, apenau, kvazau, preskau; chia, nenia, nenie, tiom; chef-, do, dum, ekster, ha! ho!, -ismo, ja, je, jen, jhus, krom, nek, nu, preter, super). Kompense, ni ne tushis 8 help-elementojn, kiuj aperas precipe en la Grupo 9, sed tute ne che BLAAS (-acha, eks-, -enda, fi-, mis-, pra- kaj ankau des kaj ju, resp. el Grupoj 7 kaj 8). Plie ni rejhetis el Grupo 1 al Grupo 9 -ingo kaj -ero el la sama motivo. Per tio ni jam parolis pri unu aparta punkto de la chapitro pri modifadoj: ni ne revenos al ghi.
Tiam por ricevi la primitivan liston de la Baza Radikaro Oficiala sufichis nombri por chiu elemento, en kiom da listoj ghi aperas: la elementoj, kiuj aperis en chiuj listoj estis alkalkulitaj al la Grupo 1, ili estas la plej oftaj; en la Grupon 2 envenis tiuj elementoj, kiuj trovighis en chiuj listoj minus unu; kaj tiel sinsekve ghis la Grupo 9, kiu entenas la elementojn troveblajn en nur unu listo.
La rezulto de tiu pli-malpli mekanika laboro estis listo de 2 537 elementoj dividitaj jene:
| Grupo 1: | 170 |
|---|---|
| Grupo 4: | 158 |
| Grupo 7: | 298 |
| Grupo 2: | 89 |
| Grupo 5: | 159 |
| Grupo 8: | 496 |
| Grupo 3: | 127 |
| Grupo 6: | 223 |
| Grupo 9: | 814 |
Tiun liston la Akademio ne povis konsideri definitiva: ni klarigos la entreprenitajn modifojn, chi-sube en III.
En “Interlingvistika Informa Servo” de Septembro 65, aperis propono de D-ro Klaus SCHLÜTER analizi tekstojn per elektronikaj kalkul-automatoj (‘komputoroj’). D-ro SCHLÜTER respondis al ni, ke li estus preta fari la laboron “tute sen kostoj por vi, char je plena pago la kostoj certe estus tro altaj por via bugheto. La plej multekosta partlaboro estus la kopiado de la (disponigita) teksto sur trukartoj”. Li mem kopius ghin kaj pro tio li petas, “ke la koncerna teksto ne estu tro longa, eble ne pli ol 5 000 ghis 10 000 vortoj”.
Se vi legis la antauan priskribon, tuj alsaltas al vi la certeco, ke la propono havas nenian intereson por ni: RUBLEV esploris tekston de 100 000 vortoj, BLAAS de 50 000. Komputoro estus interesa por ni, se per ghi ni povus esplori almenau 1 000 000 da tekstvortoj kiel VAN DER BEKE, THORNDIKE au BUCHANAN, au se eble 10 000 000 kiel KAEDING. Teorie tio estas farebla: sufichas pagi; plie ni memoru, ke la mashinoj faras nur parton de la laboro.
Dum la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro estis finanta siajn preparlaborojn, aperis en “Esperanto”, DEC 65, p.211, nova listo de 600 radikoj plus 109 “gramatikajhoj”. Al tiu listo la redaktoro iniciatis aldonon de 40 pliaj elementoj, kiujn li opiniis necesaj en kursoj por infanoj. La autoro estis E. LINNUSE el Tallin; la redaktoro — nia nuna Kolego D-ro SADLER.
Nu, tiu listo estis farita per modifo de la listo de Leo BLAAS: preskau chiuj ghiaj elementoj retrovighas en nia listo, sed dissemitaj en la diversaj grupoj. Ghi aldonas 20 elementojn, kiujn ni aldonis post kribrado en nian Grupon 9.
Pli poste aperis diversmaniere tre diversaj listoj, chu originalaj, chu kiel modifoj de pli fruaj. Certe aperos ankorau multaj aliaj.
Pro la rimarkigoj de diversaj Kolegoj, la Akademio decidis homogenige transklasigi kelkajn elementojn: ni jam citis la “help-elementojn”; ni aldonu, ke kelkaj izolaj radikoj de Grupo 1 estis shovitaj al Grupo 2, kaj ke ekzemple la tagnomoj unuflanke, la monatnomoj aliflanke estis rekunigitaj en po unu sama grupo.
Sed la chefaj modifoj de la primitiva listo estis entreprenitaj de la Sekcio mem kaj koncernis la universalecon de la radikoj au la eliminadon de diversaj radikoj.
La Sekcio pri la Ghenerala Vortaro opiniis, ke la liston eniris iom da subjektiveco, ghuste pro la maniero, kiel estis kolektita la baza materialo de la originaj ofteco-listoj au ankau pro la tradukado de la francaj listoj. Fakte eniris la primitivan liston de B.R.O. kelkaj radikoj “tro europaj” (eble “tro francaj” au “tro skandinavaj”), ekzemple koncerne al zoologio, botaniko, religio kaj geografio au administracio. Shajnis al la Sekcio kaj al la Akademio, ke la definitiva listo devus esti pli “universala”, kaj ghi opiniis, ke tiu universaleco estus atingebla per ioma modifo de la koncernaj vortprovizoj pri zoologio, botaniko ktp. Du kontrauaj procedoj de modifado sin prezentis: nome, au a) intershanghi iujn radikojn de difinita vortprovizo per aliaj, tiel ke la diversaj partoj de la mondo estu pli bone reprezentitaj, au b) tute au parte forigi difinitan vortprovizon.
Tia modifado estas legitima, char fakte la listo de B.R.O. konsistas parte el “oftaj elementoj”, parte el “disponeblaj elementoj”. Chio okazos do, kvazau ni modifus nur la elekton de la disponeblaj radikoj.
Ni atentigu pri aparta punkto: i.a. pro la francaj listoj eniris kelkaj radikoj ghis nun ne tre uzataj en E-o. Tio respegulas ankau la malpli grandan uzatecon de Esperanto, kaj char ni volas, ke ghi estu pli kaj pli uzata, estas logike, ke ni enprenu ilin. Preter la simpla konstato pri la stato de la lingvo, ni devas deziri prepari ghian estontecon.
La Sekcio konsideris do la chi-subajn vortprovizojn eltiritajn el la primitiva formo de B.R.O. kaj alprenis diversajn modifo-decidojn, kiujn ni indikas: en tio ghi estis bonshanca ricevi kunlaboron de Prof. NEERGAARD, plantpatologo, kaj de S-ro NAKAMURA, kiu raportis chi-rilatan pridiskuton en la Japana Esperanto-Instituto; ankau de aliaj Kolegoj, kiel BUTLER, ROSBACH, SONNENFELD kaj tute aparte ROSETTI, kiu atentigis pri kelkaj bestonomoj “bone konataj pro figura uzo en nia kulturo” au rigardataj kiel tipoj de gheneralaj kvalitoj.
Resume, jen la vortprovizoj eltiritaj el la primitiva listo kaj jen por chiu el ili la alprenitaj decidoj:
a) Zoologio (45 radikoj): abelo, aglo, alaudo, anaso, ansero, araneo, azeno, bovo, chevalo, elefanto, ezoko, formiko, hirundo, hundo, insekto, kamelo, kankro, kapro, kato, koko, kolombo, korvo, kukolo, kulo, kuniklo, leono, leporo, lupo, moskito, muso, musho, papilio, perko, pigo, porko, rato, raupo, sciuro, serpento, simio, shafo, urso, vanelo, vermo, vulpo.
Estis decidite forstreki 3 radikojn:
kulo (speco de moskito inter multaj aliaj), perko, vanelo.
kaj aldoni jenajn 28:
akrido, angilo, apro, cervo, cigno, cikado, cikonio, gobio, haringo, karpo, korniko, krokodilo, lacerto, larvo, limako, najtingalo, papago, pasero, pavo, rano, skorpio, strigo, struto, shakalo, testudo, tigro, vespo, vulturo.
Nova suma nombro: 70.
b) Botaniko (55 radikoj): abio, acero, ajlo, anemono, aveno, bakterio, banano, beto, betulo, brasiko, bulbo, citrono, cherizo, fazeolo, frago, frambo, fungo, kafo, karoto, konvalo, kverko, lilio, maizo, marono, musko, orangho, paduso, palmo, persiko, piceo, pino, pipro, piro, pizo, platano, pomo, terpomo, pruno, ribo, rizo, rozo, rubuso, saliko, sekalo, sorpo, tabako, teo, tomato, tremolo, tritiko, tusilago, uvo, vakcinio, violo, vito.
Estis decidite forstreki 9 radikojn:
acero, anemono, marono, paduso, rubuso, sorpo, tremolo, tusilago, vakcinio.
kaj aldoni 23 jenajn:
abrikoto, algo, bacilo, bambuo, cepo, daktilo, dianto, fabo, figo, hordeo, kakao, kakto, kashtano, kokoso, kukumo, kukurbo, lapo, lotuso, melono, mirtelo, rafano, sorgo, spinaco.
Nova suma nombro: 69.
c) Religio (25 radikoj): abato, anghelo, bapti, beni, Budho, demono, diablo, episkopo, infero, Islamo, Izraelo (virnomo), katedralo, katoliko, kirko, Kristo, Mahometo, monahho, Moseo, moskeo, paradizo, parohho, pastoro, protestanto, rabeno, templo.
Estis proponite forstreki la tutan liston, char efektive ne eblas esti universala sur tiu tereno, se oni samtempe volas liston ne tro ampleksan, sed post pripenso estis decidite reteni en la listo jenajn vortojn, kiuj estas uzataj pli vaste, ol en la strikte religia senco: anghelo, diablo, bapti, beni, infero, paradizo. (6 radikoj).
d) Geografio (kaj similajhoj) (17 + 7 radikoj): Anglo, Brito, Dano, Europo, Finno, Franco, Germano, Hispano, Hungaro, Italo, Latino, Nederlando, Norvego, Polo, Ruso, Svedo, Sviso — judo, negro — centimo, colo, franko, prefekto, departemento.
Estis decidite anstatauigi tiun liston per nova jena: Afriko, Ameriko, Australio, Azio, Europo; Atlantiko, Pacifiko, Mediteraneo (8 radikoj).
e) Malnovaj konceptoj. Estis decidite forstreki la tri radikojn: aeroplano, fiakro kaj kalesho. La du lastaj respondas al eksmodaj veturiloj. La unuan oni delonge prefere esprimas per aviadilo, au ech nun per ghia radiko avio: chiuokaze aviado enestas en B.R.O.
f) Listo de LINNUSE (Vd. II, E) El la 20 aldonaj elementoj de la LINNUSE-SADLER-listo, estis decidite aldoni:
Cetere jam estas notitaj el ghi 3 bestonomoj (Vd. III, A, a): cigno, cikonio, krokodilo. Estis ankau decidite ne enpreni du radikojn, kiuj apartenus al vortprovizo d), nome: kolhhozo kaj soveto, kaj unu alian (buso), kiu estas mallongigo de autobuso.
Ghenerala rimarkigo: la nove enprenitaj elementoj estas alkalkulitaj al la Grupo 9 de malpli oftaj elementoj.
Okaze de plej diversflanka diskutado, la Sekcio decidis elimini diversajn radikojn, chefe pro tio, ke ilia uzateco ne shajnas sufiche ghenerala, por ke ili povu eniri en la B.R.O. Ja pro tradukoj ili aperis en la primitivaj listoj kaj kompreneble ilia eliminado signifas nenion pri ilia taugeco au netaugeco.
Jen kelkaj ekzemploj de eliminitaj radikoj: adolto, agro, artiklo, avio, brumo, ekskuzi, elektrofono, fornelo, fragila, frekventi, frida, grauli, kultivi, magra, marmito, mungi, reglamento, trivi, uzino…
Por aliaj ni elektis unu el du formoj: ekz-e: tempesto kaj shtormo, plagho kaj strando ... Kvankam ne estas certe, ke ne ekzistas senconuancoj inter tiuj formoj.
Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj establis tekston de “Konstatoj” (“Aktoj de la Akademio” 1963-67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte fiksas la uzado che Zamenhof kaj la bonaj autoroj.
Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj; bati, fari, marshi, ridi estas verbaj. En ili la finajho, vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj la alternativo plej ofte konsistas en tio, chu temas au ne temas pri verbaj radikoj.
Por tion decidi, ni apogis nin sur la § 3, 2 de la Rekomendoj pri vortfarado (“Aktoj” p.69F), kiu tekstas:
F La paghonumero 69 estas lau la origina eldono de Aktoj de la Akademio 1963 - 1967. En la nova eldono de 2007 temas pri pagho 58.
“2) kun radiko de verba kategorio la finajho -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestigho au rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, ajh montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia dauro; ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruajho.”
Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivajho de radiko supozita verba neniam povas signifi agon, ghi tutsimple ne estas verba radiko.
Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile derivighas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankau al la uzado che la bonaj autoroj.
Ni notu tie chi, ke, por fiksi tiujn kategoriojn, la Akademio sin apogis, krom sur la oficialaj dokumentoj, ankau sur la laboroj de Eugen WÜSTER, kiel ni jam diris en I.
Estis de tre alta intereso konstati, ke nur en la tri lastaj grupoj de B.R.O. enestis radikoj neoficialaj, kiam la laboro estis entreprenita.
La Akademio opiniis, ke estus pli bone, se la koncernaj radikoj konsistigus parton de la 8-a Oficiala Aldono, kaj ghi do entreprenis ankau la prilaboron de tia oficialigo. Tio cetere per si mem shtopos grandegan brechon inter la oficiala vortaro kaj la vortaro efektive uzata en la nuna lingvo.
En la Grupo 7 estis 4 neoficialaj radikoj: autobuso, drato, filmo, oferti.
En la Grupo 8 estis chirkau 40 kaj en la Grupo 9 chirkau 140.
Okaze de la preparo de B.R.O. la Akademio estis frontita kun diversaj leksikologiaj problemetoj. La rezultoj de tiuj diskutoj jam parte aperis en la Aktoj kaj parte aperas jen en aparta chapitro de la 8-a Oficiala Aldono, jen kiel piednotoj en B.R.O. mem, depende de la naturo au graveco de la rimarkigoj.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Ghenerala Vortaro,
D-ro A. Albault.
Noto. En la chi-sekvaj listoj la mallongigoj, troveblaj antau kelkaj radikoj, signifas: “f” apartenon al la Fundamento, “1”, “2” ktp la diversajn Oficialajn Aldonojn. La indiko “f 1/7” ekzemple signifas, ke la koncerna radiko trovighas en parto de la Fundamento alia ol la “Universala Vortaro”, kaj tial estis kolektita en la 1-a O.A., dum la 7a O.A. rekonis ghian fundamentecon.
(179 elementoj, el kiuj 1 dukategoria, chiuj el U.V., escepte: -ismo O.A.2).
| 11 finajhoj: |
-o, -a, j, -e, -n, -i, -as, -is, -os, -us, -u. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 6 particip-sufiksoj: |
-ant-, -int-, -ont-, -at-, -it-, -ot-. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 9 pronomoj: | mi — li, shi, ghi — vi, ni ili; oni; si. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 7 prefiksoj: | bo-, chef-1), dis-, ek-, ge-, mal-, re-. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 24 sufiksoj: |
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 12 numeraloj: | unu3), du, tri kvar, kvin, ses, sep, ok, nau, dek; cent, mil. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 15 “au-vortoj”: | almenau, ambau, ankau, ankorau, anstatau, antau, apenau, baldau, chirkau, hierau, hodiau, kontrau, kvazau, morgau, preskau4). |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| 33 “tabelvortoj”: |
|
62 aliaj elementoj: ajn, al, au, char, che, chi, chu, da, de, do, dum, ech, el, en, for, ghis, ha!, ho!, ja, jam, je, jen, jes, jhus, kaj, ke, krom, kun, la, lau, mem, ne, nek, nu, nun, nur, ol, per, plej, pli, plu, por, post, pri, pro, se, sed, sen, sub, sur, tra, trans, tre, tro, tuj.—apud, ekster, inter, kvankam, preter, super, tamen.
(101G radikoj, el kiuj unu dukategoria, chiuj el U.V.)
G En iuj versioj de Aktoj II estas nur 100 vortoj en Grupo 2. Vidu pri tio la sekvan piednoton.
GH En iuj versioj de Aktoj II estas en tiu chi subgrupo nur 24 vortoj. Mankas tiam la vorto “ofta”.
(121 elementoj, el kiuj 1 dukategoria, chiuj el U.V., escepte: bildo O.A.1, valoro F-to, O.A.1/7)
(151 elementoj, el kiuj 1 dukategoria, chiuj el U.V., escepte: ideo F-to, O.A.1/7)
(154 elementoj el kiuj 1 homonima kaj 1 dukategoria, chiuj el U.V., escepte: adreso: F-to, O.A.1/8, fiksi O.A.1, muziko F-to, O.A.1/8, studi O.A.1)
(241 elementoj, el kiuj 4 dukategoriaj, chiuj el U.V., escepte 14)
(5 vortoj kaj 289 elementoj, el kiuj 1 dukategoria; chiuj elementoj el U.V., escepte 54: 8 el la F-to, 25 el O.A.1, 9 el O.A.2, 7 el O.A.3, 1 el O.A.4 kaj 4 el O.A.8)
H En iuj versioj de Aktoj II la vorto “sci/vola” estas erare presita kiel “scivola”.
I En iuj versioj de Aktoj II la vorto “re/prezenti” estas erare presita kiel “reprezenti”.
(11 vortoj kaj 456 elementoj, el kiuj 4 kun duobla formo; chiuj elementoj el U.V., escepte 161: 14 el F-to, 78 el O.A.1, 15 el O.A.2, 10 el O.A.3, 7 el O.A.4, 4 el O.A.5 kaj 33 el O.A.8)
J La vorto “ekonomio” estis oficialigita en O.A.1. Ghi menciighas en O.A.7 nur en rimarko.
JH En iuj versioj de Aktoj II aperas che “oficiala” erare la indiko “f/8”. Ghusta estas “f1/8”.”
(26 vortoj kaj 727 elementoj, el kiuj 3 kun duobla formo) (364 elementoj el U.V., 22 el la cetera Fundamento, 132 el O.A.1, 46 el O.A.2, 43 el O.A.3, 23 el O.A.4, 1 el O.A.5, 3 el O.A.6 kaj 94 el O.A.8)