La Akademia Vortaro (AV) esence estas la Universala Vortaro de la Lingvo Internacia Esperanto (UV). AV konsistas el la UV de la Fundamento de Esperanto plus chiuj aldonoj kaj korektoj de UV, kiujn plenumis la Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto. La aparta nomo “Akademia Vortaro” estas uzata por eviti konfuzon kun tiu versio de la Universala Vortaro, kiu estas parto de la netushebla Fundamento. AV do estas ghisdatigita kaj kompletigita versio de la Universala Vortaro.
UV de la Fundamento enhavas tradukojn de la elementoj kaj kunmetajhoj (kaj plurvortajhoj) en kvin naciaj lingvoj: la Franca, la Angla, la Germana, la Rusa kaj la Pola. Tiuj tradukoj aperas ankau en AV. Multaj el tiuj tradukoj tamen enhavas erarojn (preserarojn, malklarajhojn kaj ech rektajn mistradukojn). Tiuj eraroj kompreneble restas netushitaj en la Universala Vortaro de la Fundamento, char la Fundamento estas netushebla verko. En la jaroj 1906 ghis 1914 la Lingva Komitato tamen ellaboris korektojn de tiuj tradukoj. Tiuj korektoj estis publikigitaj en la jaroj 1922-1923. Ili trovighas en novaj eldonoj de la Fundamento en helpdokumento kun la titolo Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro. En AV tiuj korektitaj tradukoj anstatauas la erarajn tradukojn en la Fundamenta Universala Vortaro. En kelkaj malmultaj okazoj la teksto en la Akademiaj Korektoj tamen ne estis transprenebla en la Akademian Vortaron, char ghi ne respondas al efektiva kapvorto en UV. En unu okazo, la Angla traduko de FABRIK/, la Akademio poste nuligis la Akademian Korekton.
Ankau en pluraj el la Oficialaj Aldonoj al UV aperis nacilingvaj tradukoj. La elektitaj lingvoj estas tre diversaj. Uzighis en diversaj kombinoj la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola, Hispana, Itala, Kataluna kaj Portugala. Ankau tiuj tradukoj aperas en AV.
En pluraj el la Aldonoj al UV aperas krom nacilingvaj tradukoj ankau Esperantlingvaj difinoj de iuj el la elementoj. Tiajn difinojn entenas precipe la Aldonoj 8a kaj 9a. La Akademia Vortaro enhavas kompreneble chiujn tiujn oficialajn difinojn. Sed ankorau la granda plimulto el la elementoj, kunmetajhoj kaj plurvortajhoj en AV ne havas Esperantajn difinojn.
Por ke vi povu bone uzi la serchilon de la Akademia Vortaro, necesas ke via TTT-legilo akceptu t.n. kuketojn. Per kuketoj konservighas personaj agordoj, memoro pri farita sercho k.s.
La serchilo serchas baze nur nudajn elementojn, ekz. KUR, MAL (ne “kur/i” au “mal/o”, nek “kuri” au “malo”). En la serchokampo oni povas enskribi elementon, ekz. KUR, MAL, AL, au parton de elemento.
Plej multaj elementoj en AV estas finajhobezonaj. Ili estas prezentataj kun fina streketo anstatau finajho, ekz. TABL/. Tian finan streketon oni povas enskribi en la serchokampon (en la formo de suprenstreko: “/”), se oni volas. Tio tamen ne necesas. Efektive fina streketo estas ignorata en la serchado. Se oni entajpas ekzemple CHIEL/, la serchilo montros kaj CHIEL/ (= “chielo”), kaj CHIEL (= “chiel”). Vidu tamen chi-poste pri elektado de elementospecoj.
Tamen, por trovi tiujn malmultajn kunmetitajn vortojn, kiuj enestas en la Akademia Vortaro, necesas enmeti la streketon “/” inter la diversaj elementoj de la kunmetajho. Do, por trovi la kunmetajhon AKUSH/IST/IN/ necesas enskribi “AKUSH/IST/IN” au “AKUSH/IST/IN/”. Por trovi la kunmetajhon KONTRAU/E (kiu aperas en AV kun finajho), necesas entajpi ghuste “KONTRAU/E”.
En serchesprimoj oni povas uzi la jenajn specialsignojn:
Se oni do enskribas ekz. la serchesprimon ?ON, la serchilo montras BON, DON, FON k.t.p. Se oni enskribas ekz. L*N, la serchilo montras LAGUN, LAMEN, LAN, LANTERN k.t.p. Se oni enskribas ekz. *A, aperas A, BALA, BOA k.t.p.
La serchado ne atentas la diferencon inter majuskloj kaj minuskloj.
Oni povas skribi serchesprimojn kun veraj Esperantaj supersignaj literoj (se la retumilo regas Unikodon). Oni ankau povas uzi ^, X, x au ~ post la koncerna litero por indiki Esperantan supersignon (chapelon au hoketon).
Oni povas limigi la serchon al diversaj partoj de la aro de Fundamentaj kaj oficialaj lingvoelementoj: nur Fundamentaj elementoj, nur elementoj el la Unua Oficiala Aldono, k.s. (vidu la klarigojn pri Fundamentaj kaj oficialaj elementoj).
Per la jes/ne-elektiloj oni povas elekti, kiuj specoj de elementoj estu inkluzivitaj en la serchado: radikoj, prefiksoj, sufiksoj, memstaraj elementoj, liternomoj, finajhoj kaj kunmetajhoj (inkluzive de plurvortajhoj). Vidu la chi-postajn klarigojn pri la klasado de elementoj.
En la serchorezultoj aperas la jenaj simboloj kaj mallongigoj:
Fundamenta estas chiu Esperanta lingvoelemento, kiu trovighas en la verko Fundamento de Esperanto, en ties Universala Vortaro, en ties Ekzercaro, en ties Gramatiko au en ties Antauparolo.
Oficiala estas chiu lingvoelemento, kiun la Akademio de Esperanto au la antaua Lingva Komitato decidis aldoni al la Universala Vortaro.
La Fundamenton de Esperanto deklaris baza legho de Esperanto la Bulonja kongreso en 1905.
Aldonado de lingvoelementoj fare de la Lingva Komitato au la Akademio de Esperanto okazis en la jenaj jaroj:
La Oficialaj Aldonoj estas inter si sufiche diversaj. Kelkaj el ili enhavas difinojn en Esperanto, sed aliaj ne. Plej multaj el la aldonitaj lingvoelementoj ricevis nacilingvajn tradukojn, sed kelkaj el ili ne havas tradukojn. Iuj elementoj ech havas nek tradukojn, nek difinon. Krome la naciaj lingvoj, kiuj uzighas, estas tre diversaj. Detalojn pri tiu temo vi povas trovi en la artikolo La Oficialaj Aldonoj (en “Lingva Kritiko”), kaj en la verko Oficialaj Lingvoelementoj de Esperanto (OLEO).
En 1923 la Lingva Komitato decidis forig la elementon ANALOGI/ el UV (aldonitan en 1OA). Samokaze ghi aldonis anstataue la elementon ANALOG/. Pri la forigo de ANALOGI/ estas tamen iom da malklarajhoj.
En 1974 (8OA) la Akademio de Esperanto forigis el UV la (ecosignifan) elementon KONCENTR/ (“koncentra” = “samcentra”) aldonitan en 1OA, kaj anstataue aldonis la samforman, sed agosignifan elementon KONCENTR/ (“koncentri”). Oni atentu, ke temis tiam ne pri nura kategoridiferenco, sed pri du radikoj kun tute malsamaj signifoj.
Kunlige kun 8OA la Akademio ankau ellaboris la verkon “Baza Radikaro Oficiala”, BRO (Aktoj de la Akademio II), kiu difinas bazan vortprovizon dividitan lau nau oftecogrupoj.
En la Universala Vortaro la radikoj aperas sen vortklasa finajho, kaj ankau en pluraj Oficialaj Aldonoj estas same. La tuta demando pri radikokarakteroj, bazaj formoj, bazaj finajhoj k.s., estas teoria demando sufiche kompleksa. En BRO la Akademio la unuan fojon entreprenis metode difini tiajn bazajn formojn por la elementoj, kaj en la chi-posta listo tiuj bazaj formoj de BRO estas cititaj che la koncernaj elementoj. Ankau en la Akademia Vortaro por chiu radika finajhbezona elemento estos elektita finajhhava bazformo, por kiu difino estos verkita. Bazformoj de radikoj, por kiuj ankorau mankas oficiala difino, estu rigardataj kiel provizoraj indikoj.
La Akademio ankorau diskutas, kiajn principojn ghi efektive uzu por elektado de bazformoj en la Akademia Vortaro. Pri tiu temo vidu la artikolon Bazformoj de radikoj en vortaroj, kiu aperis en Lingva Kritiko.
Majuskla au minuskla skribo ne estas chi tie kalkulata kiel parto de la oficiala formo de elemento. La Fundamento mem ne estas konsekvenca pri tio, kaj la diversaj Oficialaj Aldonoj diversmaniere traktis la uzon de majuskloj kaj minuskloj, iafoje ech prezentante chiun elementon kun komenca majusklo. Pro tio apenau eblas sencohave paroli pri oficiala majuskleco de elemento, kaj tial chiuj elementoj estas en la Akademia Vortaro baze listigataj en neutrala tutmajuskla formo.
La elementoj estas chi tie klasitaj en tri kategoriojn: finajhbezonaj elementoj, memstaraj elementoj kaj finajhoj. Tiu klasado ne prezentas en sia tuteco ian oficiale validan teorion. Ghi estu rigardata kiel praktika helpilo por distingi la diversajn elementojn. Tamen ghi respondas sendube al efektive validaj reguloj en la lingvo, kaj ne povas esti neglektata. Krome aperas en la Akademia Vortaro kelkaj kunmetajhoj de tiaj elementoj kaj ech plurvortajhoj.
Al tiu kategorio kalkulighas chi tie ordinaraj radikoj kaj afiksoj (sufiksoj kaj prefiksoj). Ili aperas kun posta streketo, kiu indikas, ke ili ne povas uzighi kiel memstaraj vortoj en la lingvo, ekz. RADIK/. Iuj finajhbezonaj elementoj havas la plian indikon “prefikso” au “sufikso”. Tio ne estu komprenata kiel ia oficiala statuso de tiuj elementoj, sed nur kiel helpilo por facila rekonebleco.
Al tiu kategorio kalkulighas chiuj elementoj, kiuj povas aperi kiel memstaraj vortoj sen aldono de finajho. Ili aperas en la listo sen posta streketo, ekz. LA. La nomoj de la Esperantaj literoj estas memstaraj elementoj, sed ili estas en la Akademia Vortaro apartigitaj pro praktikaj kialoj.
Al tiu kategorio kalkulighas la gramatikaj finajhoj -O, -A, -E, -I, -AS, -IS, -OS, -US, -U, -J kaj -N. Ili aperas en la listoj kun antaua dividostreko.
En la origina Universala Vortaro de la Fundamento aperas krom unuopaj lingvoelementoj (kun nacilingvaj tradukoj) ankau kelkaj kunmetajhoj de tiaj elementoj. Iuj el tiuj kunmetajhoj mencighas nur kiel ekzemploj ene de la nacilingvaj klarigoj de aliaj elementoj (precipe temas pri ekzemploj de vortfarado ene de la klarigoj pri afiksoj). Sed kelkaj kunmetajhoj tamen aperas kiel propraj kapvortoj en la Universala Vortaro, kaj chiu tia kapvorto havas siajn proprajn nacilingvajn tradukojn. Tiuj kunmetajhoj aperas ankau en la Akademia Vortaro. Ili estas tre diversspecaj. Iuj el ili konsistas simple el radiko + finajho, ekzemple FIRM/O (kontraste al la plejparto de la eroj de UV, kiuj konsistas el radiko + streketo). Aliaj estas kunmetajhoj kiel ekzemple AER/UM/ (radiko + sufikso, sen finajho), FLANK/KURTEN/ (radiko + radiko, sen finajho), kaj MAL/LUM/A (prefikso + radiko + finajho).
En la Oficialaj Aldonoj aperas kelketaj pliaj kunmetajhoj, ekzemple KALKAN/UM/ kaj JUR/IST/. Ankau tiuj estas registritaj en la Akademia Vortaro.
Estas en la UV de la Fundamento ankau ok plurvortajhoj kun propraj tradukoj: DIREKT/IL/O (DE SHIP/O), FLAV/A KUPR/O, JEN ― JEN, KOVR/IL/ (DE FENESTR/O), KOVR/IL/ (DE LIBR/O), NORD/A CERV/, NOT/O (MUZIK/A) kaj SIGN/O DE POSHT/O. Ankau tiuj plurvortajhoj kun siaj respektivaj nacilingvaj tradukoj estas en AV. (La indikitaj parentezoj estas efektivaj partoj de la koncernaj esprimoj kaj kapvortoj.)
Multaj Fundamentaj elementoj aperas ankau en Oficialaj Aldonoj, precipe en 1OA, 7OA kaj 8OA. Plej ofte la kialo de tio estas, ke la elemento ne trovighas en la Universala Vortaro, sed aliloke en la Fundamento, au tamen en la Universala Vortaro, sed ne en la normala alfabetorda loko tie. Apero de tia Fundamenta elemento en Oficiala Aldono do celis konfirmi la Fundamentecon de la elemento, kaj ankau servis por formale aldoni ghin al la Universala Vortaro, se ghi tie ne jam trovighis. Iafoje temas pri oficiala interpreto au reinterpreto de la statuso de Fundamenta radiko.
Elementoj | |
---|---|
Sume | 4953 |
Fundamentaj | 2768 |
Oficialaj | 2185 |
Okazoj de decidoj | |
1OA (1909) | 805 |
2OA (1919) | 587 |
3OA (1921) | 203 |
1923 | 1 |
1929 | 1 |
4OA (1929) | 118 |
5OA (1934) | 8 |
6OA (1935) | 21 |
1953 | 1 |
7OA (1958) | 31 |
8OA (1974) | 200 |
9OA (2007) | 209 |
Elementospecoj | |
Finajhbezonaj | 4758 |
Vortetoj | 184 |
Finajhoj | 11 |
Tiuj nombroj estas komparindaj al la kalkulo, kiu aperis en 7OA: “La fina sumo de la Fundamentaj kaj Oficialaj Radikoj estas do: 2.759 + 1.777 = 4.536.”
Post tio 8OA rekonis ankorau 13 Fundamentajn elementojn (ADRES/, CENTR/, FRANK/, GENERAL/, JUR/, JHURNAL/, KILOGRAM/, MATERIAL/, METAL/, MUZIK/, OFICIAL/, TEKST/ kaj ZAMENHOF/), kaj aldonis 200 pliajn elementojn. En 9OA la Akademio aldonis ankorau 209 radikojn Tio donas la jenan ghisdatigon de la kalkulo en 7OA:
2755 + 13 = 2768 Fundamentaj elementoj
1776 + 200 + 209 = 2185 oficialaj elementoj
2768 + 2185 = 4953
Chiuj elementoj estas kontrolitaj pere de la 9-a eldono de la Fundamento de Esperanto kaj pere de la nau Oficialaj Aldonoj. Krome uzighis la Plena Ilustrita Vortaro kaj la verkoj Akademia Vortaro-Radikaro, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kaj Etimologia Vortaro de Esperanto.
Montrighis, ke fideblaj estas nur la Fundamento kaj la Oficialaj Aldonoj mem. Precipe mankohava estas la Plena Ilustrita Vortaro. Se iu volas helpi al plia kontrolado (char povas ankorau esti eraroj en la datumoj), tiu do nepre faru tion helpe de la efektivaj oficialaj dokumentoj.
Pri la aldonado de la nacilingvaj tradukoj en la Oficialaj Aldonoj tre helpis la verko Oficialaj Lingvoelementoj de Esperanto (OLEO), kiu estas disponebla ankau en elektronika formo.
La Universala Vortaro enhavas tri kunmetajhojn, kiujn multaj nunaj vortaroj preferas trakti kiel apartajn radikojn: PRO/CENT/ (“procento”), RE/PREZENT/ (“reprezenti”) kaj RE/SUM/ (“resumi”). Kvankam unuradika analizo estas tute pravigebla pro la aparta signifo de tiuj vortoj, ili tamen estas chi tie registritaj kiel kunmetajoj, char tiaj ili estas lau la Fundamento, kaj la Akademio nenion alian decidis pri ili.
En la Ekzercaro (en paragrafo 4, “Ekzerco de legado”) aperas la vorto juristo. En 1OA JURIST/ estis aldonita al la Universala Vortaro. Poste en 3OA la radiko JUR/ estis aldonita al UV. En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke estas Fundamenta la radiko JUR/. Sekve la Fundamenta vorto juristo estu rigardata kiel kunmetajho de JUR/ kaj la sufikso IST/. Tial JURIST/ estas en la Akademia Vortaro klasita kiel kunmetajho: JUR/IST/.
En 1OA trovighas KALKANUM/ prezentita kvazau radiko. Ghi estas chi tie rigardata kiel kunmetajho de KALKAN/ kaj la sufikso UM/, do KALKAN/UM/.
En la Ekzercaro (en paragrafo 3, “Ekzerco de legado”) aperas la vorto Pau-lí-no. En 7OA estis oficiale rekonita la Fundamenteco de la radiko PAULIN/ (virina nomo). En 8OA la Akademio tamen deklaris, ke la radiko PAUL/ estas Fundamenta, kaj ke PAULIN/ estas de ghi derivita (per la sufikso IN/). Tial chi tie aperas la radiko PAUL/, kaj la kunmetajho PAUL/IN/.
En la Universala Vortaro aperas AUGUST/ kiel nomo de monato. En la Ekzercaro, en ekzerco 22, aperas la vira nomo “Augusto”. Oni povas heziti, chu kalkuli tiujn du AUGUST/ kiel unu saman elementon kun du malsamaj signifoj, au kiel du malsamajn, sed samformajn, radikojn. Chi tie AUGUST/ estas traktata kiel unu sola radiko.
La elemento NUL/ estas en la Fundamento finajhbezona radiko. En 8OA okazis la jena decido: “Apud la Fundamenta substantivo ‘nulo’ estas oficialigita la numeralo ‘nul’.” La Akademio ne rajtas shanghi la statuson de Fundamenta elemento (nur interpreti dubajn okazojn), kaj tial oni povus argumenti, ke NUL/ kaj NUL estas du apartaj elementoj (unu Fundamenta elemento finajhbezona, kaj alia aldonita elemento nefinajhbezona). Sed ankau eblas diri, lau la “Baza Radikaro Oficiala” de la Akademio, ke 8OA nur difinis novan manieron uzi la elementon NUL/ (“sen finajho en kalkuloj, nombrado...”), sen shanghi ghian principan statuson kiel finajhbezona radiko. Tiu aliro estas elektita tie chi, kaj tial aperas nur NUL/ en la Akademia Vortaro.
La propranomajn elementojn VASHINGTON/ kaj ZAMENHOF/ 7OA kaj 8OA prezentas kiel finajhbezonajn radikojn. Ilia statuso en la Fundamento estas dubebla (ili aperas tie nur kiel memstaraj vortoj, sed sen O-finajho kaj sen apostrofo au streketo). 8OA interpretas tion kiel neesprimitan licencon, “lau kiu che propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finajho de substantivo, sed ankau la apostrofo mem”. Ili lau tiu oficiala interpreto principe estas ordinaraj finajhbezonaj radikoj, kaj do aperas chi tie kiel VASHINGTON/ kaj ZAMENHOF/.
Lau la Plena Ilustrita Vortaro la sufikso END/ apartenas al 7OA. Tio tamen ne estas ghusta. En 7OA END/ tute ne menciighas. Ghia aldono al UV okazis en 1953 tute aparte de la Oficialaj Aldonoj. La oficiala dokumento de tiu decido ne estas retrovita, sed pri tiu okazo rakontas Waringhien en Lingvo kaj Vivo (paghoj 222-224). La Etimologia Vortaro (Volumo 5) konfirmas la aldonon de END/ indikante la precizan jaron 1953.
Lau Rimarko en 7OA la Lingva Komitato en 1923 decidis forigi el UV la elementon ANALOGI/ (aldonitan en 1OA). Pri tiu decido estas iom da malklarajhoj, kaj ghin ignoris pluraj gravaj vortaroj kaj aliaj verkoj. Tamen chi tie ANALOGI/ estas rigardata kiel ne plu apartenanta al UV. Aperas tamen la elemento ANALOG/, kiun la Lingva Komitato samokaze aldonis al UV.
Lau neoficiala parto de Aktoj de la Akademio 1963-1967 (pagho 8) la elemento MIS/ (prefikso) apartenas al 4OA. Sed en 4OA tamen ne menciighas MIS/. Efektive MIS/ estis aldonita al UV aparte en la sama jaro, en kiu aperis 4OA, la jaro 1929. La rezultoj de la apartaj vochdonoj pri 4OA kaj pri MIS/ ech estis anoncitaj en la sama cirkulero: “Akademio kaj Lingva Komitato – Rezultato de la diversaj balotoj – Majo 1929”. La prefikso MIS/ do ja estas oficiala, sed ghi ne apartenas al 4OA.
Lau Ockey en “Akademia Vortaro-Radikaro” iaspeca decido pri la elementoj ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ estis farita en la jaro 1922. Ambau elementoj estis aldonitaj en 8OA. Ankorau ne estas eltrovite, kio efektive okazis rilate al tiuj elementoj en 1922. Supozeble temas pri decido pri uzado de K anstatau HH post R, kaj ne pri efektiva aldono al UV de ARKITEKTUR/ kaj MONARK/. Chi tie do ARKITEKTUR/ kaj MONARK/ aperas kun indiko pri 8OA.
En la Oficialaj Aldonoj kaj en la Fundamento de Esperanto estas preseraroj. Tie chi en la Akademia Vortaro kiom eble aperas ghustigitaj formoj. Jen sekvas listo de chiuj tiuj preseraroj kun la respondaj korektoj. La listo estas ankorau provizora kaj nekompleta.
La Hispanaj, Portugalaj kaj Polaj tradukoj en 3OA enhavas plurajn malghustajn skribojn (en multaj okazoj pro manko de la ghustaj prestipoj che la presisto). Pri tio ech aperas informo en la 3a OA. Ghenerale oni simple uzis literojn sen kromsignoj, kiam devus esti supersigno au alia aldona signo, sed aperas ankau diversaj aliaj miskompostajhoj precipe en la Polaj tradukoj. En la Akademia Vortaro tiuj eraroj en 3OA estas kiom eble korektitaj. Ili estas tamen tro multaj por ke povu aperi chi tie detala listo de chiuj tiuj korektoj. En unu okazo, la Pola traduko “wcrwa” de la radiko VARI/, la preseraro similas al neniu Pola vorto kun ghusta signifo. Tial aperas en la Akademia Vortaro provizore nenia Pola traduko de la radiko VARI/. Notindas krome, ke la kvalito de la hispanaj kaj portugalaj tradukoj en 3OA estas en pluraj okazoj tre dubinda, sed en la Akademia Vortaro ni ankorau korektis nur komposterarojn, preserarojn k.s.
La Katalunaj tradukoj en 4OA enhavas plurajn malghustajn skribojn precipe kun eraraj supersignoj. En la Akademia Vortaro tiuj eraroj en 4OA estas kiom eble korektitaj. Ili estas: che ALO/: “áloe” anstatau la ghusta formo “àloe”; che AMOR/: “Cupidó” anstatau la ghusta formo “Cupido”; che AUTONOM/: “autónom” anstatau la ghusta formo “autònom”; che BOMBAST/: “émfasi, ampulositat” anstatau la ghusta formo “èmfasi, ampul·lositat”; che CERAMIK/: “cerámica” anstatau la ghusta formo “ceràmica”; che HELIC/: “hélix” anstatau la ghusta formo “hèlix”; che HIPNOT/: “estat hipnótic” anstatau la ghusta formo “estat hipnòtic”; che IMUN/: “inmune” anstatau la ghusta formo “immune”; che INTELEKT/: “intel-lecte” anstatau la ghusta formo “intel·lecte”; che KARBON/: “carbon” anstatau la ghusta formo “carbó ”; che KASTANJET/: “castanyetes, castanyoles” anstatau la ghusta formo “castanyetas, castanyolas”; che KOROL/: “corol-la” anstatau la ghusta formo “corol·la”; che LAMEN/: “lámina” anstatau la ghusta formo “làmina”; che LENS/: “lente, lens” anstatau la ghusta formo “lent”; che MEDOL/: “médula” anstatau la ghusta formo “medul·la”; che OKSID/: “óxid” anstatau la ghusta formo “òxid”; che ORBIT/: “órbita” anstatau la ghusta formo “òrbita”; che PIOCH/: “cávec” anstatau la ghusta formo “càvec”; che PROVOK/: “desaffiar” anstatau la ghusta formo “desafiar”; che STAMEN/: “estamen” anstatau la ghusta formo “estam”; che SHPAT/: “fanga, cávec, árpies” anstatau la ghusta formo “fanga, càvec, àrpies”; che TRAFIK/: “trafec” anstatau la ghusta formo “tràfec”; che VALID/: “valid” anstatau la ghusta formo “vàlid”; che ZEFIR/: “zéfir” anstatau la ghusta formo “zèfir”.
ABISM/: La Franca traduko “abime” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “abîme”.
AFIKS/: La Pola traduko “przy rostek” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “przyrostek”.
AFRIK/: La Hispana traduko “Africa” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “África”.
AKCESOR/: La Hispana traduko “accessorio” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “accesorio”.
ANGOR/: La Pola traduko “duszność, tesknota” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “duszność, tęsknota”.
APERTUR/: La Hispana traduko “apertura” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “abertura”.
ARBUST/: En 6OA la Esperanta difino “(Botaniko) Arbusto, kies trunko estas ligneca ...” erare uzas la difinatan vorton “Arbusto” anstatau la supozeble intencitan vorton “Arbo”. En la Akademia Vortaro aperas la ghustiga difino “(Botaniko) Arbo, kies trunko estas ligneca ...”.
BALET/: La Hispana traduko “bailable (bailable (danza teatral), ballet” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “bailable (danza teatral), ballet”.
BINOKL/: La Germana traduko “Binocle, Opernglass” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “Binocle, Opernglas”.
BULTEN/: La Hispana traduko “boletin (periódico)” en 5OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “boletín (periódico)”.
CIVILIZACI/: La Portugala traduko “civilizacion” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “civilização”.
DEGRAD/: La Pola traduko “degradowac” en UV estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “degradować”.
EFEKT/: La Germana traduko “Eindruk, Effekt” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “Eindruck, Effekt”.
EGOISM/: La Franca traduko “egoisme” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “égoïsme”.
EKSPRES/: La Pola traduko “postaniec” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “posłaniec”.
EKZEM/: La Franca traduko “eczema” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “eczéma”.
EMERIT/: La Hispana traduko “jubilado, (emérito)” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “jubilado, emérito”.
EMPIRI/: La Hispana traduko “empirismo, experiencia (considerada como base de la filosofia ó de la ciencia)” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “empirismo, experiencia (considerada como base de la filosofia o de la ciencia)”.
ETIK/: La Franca traduko “étique” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “éthique”.
FABRIK/: La Angla traduko “fabric” en UV estas malghusta. En la Akademiaj Korektoj de la Universala Vortaro aperis la Angla traduko “make, manufacture”. Bedaurinde ankau tiu traduko estas malghusta. En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio nuligis tiun miskorekton, sed ne donis novan pli bonan Anglan tradukon de FABRIK/. Tial aperas nun en la Akademia Vortaro nenia Angla traduko de FABRIK/. Ghusta traduko tamen povas esti “factory”.
FLUSTR/: La traduko “cuchichear” aperas en 3OA en la loko, kie estu Portugala traduko, dum en la loko de Hispana traduko aperas nenio. Vere “cuchichear” estas Hispana traduko, ne Portugala. En la Akademia Vortaro “cuchichear” aperas kiel Hispana traduko. Ne aperas chi tie Portugala traduko de la radiko FLUSTR/.
FOTOGRAFI/: La Hispana traduko “fotografia” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “fotografía”.
GENCIAN/: La Hispana traduko “genceana” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “genciana”.
GEOGRAFI/: En 7OA aperas dufoje GEOGRAF/ (en du malsamaj listoj). La unua estas preseraro por GEOGRAFI/ (kiel agnoskas 8OA).
GREG/: En 6OA la Esperanta difino “(zoologio) kolekto ...” erare havas komencajn minusklojn. En la Akademia Vortaro aperas la ghustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 6OA) skribo “(Zoologio) Kolekto ...”.
GRUZ/: La Itala traduko “arena grossa, ghiaia,” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “arena grossa, ghiaia”.
HE: La Franca traduko “he !” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “hé !”.
HURA: La radiko aperas en 3OA kiel “Hura/” (kun posta streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita formo “Hura” (sen streketo).
IDEOGRAFI/: La Angla traduko “ideografy” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “ideography”.
INDEKS/: La Hispana traduko “indice (lista)” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “índice (lista)”.
INDUKT/: La Portugala traduko “induzir (induçao);” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “induzir (indução)”.
INGREDIENC/: En 6OA la Esperanta difino “(kemio) Chiu aparta substanco ...” erare havas komencan minusklon. En la Akademia Vortaro aperas la ghustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 6OA) skribo “(Kemio) Chiu aparta substanco ...”.
KALKAN/UM/: En la 1a OA KALKANUM/ estas presita kvazau ghi estus radiko. Ghi tamen sendube estas kunmetajho de KALKAN/ kaj la sufikso UM/. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita formo “kalkan/um/” (kun aldonita streketo).
KANIBAL/: La Pola traduko “ludoźerca” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “ludożerca”.
KARN/: La Rusa traduko “мясо (натѣлъ)” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “мясо (на тѣлѣ)”. (Tiu traduko tamen ne estas tre bona. Pli bona Rusa traduko de KARN/ estas “плоть”.)
KEMI/: La Hispana traduko “quimica” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “química”.
KOLIZI/: La Germana traduko “zuzammenstossen” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “zusammenstossen”.
KOMPON/: La radiko aperas en 1OA kiel “kompan/”. Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la intencita formo “kompon/”.
KOMPROMIT/: La Germana traduko “bloszstellen” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “blossstellen”. (Oni ordinare skribas “bloßstellen”, sed aliloke en 3OA uzighas en la Germanaj tradukoj la surogata skribo “ss” anstatau la litero “ß”.)
KRIST/AN/: La kunmetajho aperas en la Universala Vortaro kiel “krist/an” (sen fina streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita formo “krist/an/” (kun streketo).
KREDITOR/: La Hispana traduko “accreedor” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “acreedor”.
KURENT/: La Hispana traduko “corriente eléctrica)” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “corriente (eléctrica)”.
LAMEN/: La Portugala traduko “làmina” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “lámina”.
LITOGRAFI/: La Hispana traduko “litografia” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “litografía”.
MIL: La radiko aperas en la Universala Vortaro kiel “mil/” (kun posta streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita formo “mil” (sen streketo).
MINIMUM/: La Germana traduko “Mindeswert” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “Mindestwert”.
NILON/: La Hispana traduko “nilón, “nylon”” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “nilón, nailon”.
NIMB/: La radiko aperas en 2OA kiel “nim-bo”. Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita formo “nimb/o”.
NUNCI/: La Germana traduko “Nuntius (päbst. Gesandter)” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “Nuntius (päpst. Gesandter)”.
ONOBRIK/: La Franca traduko “esparsette, sainfoin” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “esparcette, sainfoin”.
OPON/: La Hispana traduko “oponer” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “oponerse”.
PALINUR/: La Germana traduko “Heuschrekenkrebs” en 2OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “Heuschreckenkrebs”.
PATRICI/: La Hispana traduko “patrício” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “patricio”.
PIL/: En 5OA la Esperanta difino “(fiziko) Fonto ...” estas erare skribita. En la Akademia Vortaro aperas la ghustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 5OA) skribo “(Fiziko). Fonto ...”.
PILGRIM/: La Franca traduko “aller en pélérinage” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “aller en pèlerinage”.
PLONGH/: La Hispana traduko “zambullir” en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “zambullirse”.
POR: La radiko aperas en la Universala Vortaro kiel “por/” (kun posta streketo). Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita formo “por” (sen streketo).
PROJEKT/: La Franca traduko “project” en 2OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “projet”.
RECENZ/: La Itala traduko “criticare (un’ opera)” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “criticare (un’opera)”.
REFERENC/: La Itala traduko “referenza – attestati” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “referenza, attestato”.
REZIGNACI/: La Itala traduko “rassegnazone” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “rassegnazione”.
RUT/: La Rusa traduko “рута (Pflanze)” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “рута (бот.)”.
SANDVICH/: La Hispana traduko ‘“sandwich”, emparedado’ en 8OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko ‘“sándwich”, emparedado’.
SEKRECI/: La Franca traduko “secrétion” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “sécrétion”.
SEMINARI/: La Franca traduko “seminaire” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “séminaire”.
SIMPATI/: La Franca traduko “sympatie” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “sympathie”.
SKOL/: La Angla traduko “school (of thought), opinion, art, etc.)” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “school (of thought, opinion, art, etc.)”.
SOCI/: La Pola traduko “spoteczenstwo” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “społeczeństwo”.
SPEKULACI/: La radiko aperas en 3OA kiel “Speculaci/”. Tio estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la intencita formo “Spekulaci/”.
SHPAT/: La Portugala traduko “fanga, cavec” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “fanga, cávec”.
SHRUMP/: En 6OA la Esperanta difino “kuntirighi ...” estas erare skribita. En la Akademia Vortaro aperas la ghustigita (t.e. analoga kun la skribo de la aliaj difinoj en 5OA) skribo “Kuntirighi ...”.
SHVEB/: La Itala traduko “librarsi su le ali, stare sospeso nell’ aria” en 3OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “librarsi sulle ali, stare sospeso nell’aria”.
TASK/: La Pola traduko “obowiązek źadanie” en 1OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “obowiązek, zadanie”.
VAR/: La Angla traduko “Wares” en 4OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “wares”.
VINKT/: La Pola traduko “spoidto” en 6OA estas preseraro. En la Akademia Vortaro aperas anstataue la ghustigita traduko “spoidło”.
Fundamento de Esperanto - Zamenhof, L. L. - 9-a eldono - EFE, Marmande, Francujo, 1963.
Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1909 (fotokopio).
Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro, Esperantista Dokumentaro, Kajero trideka - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1919 (fotokopio).
Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro - Esperantista Centra Oficejo, Paris, 1921 (fotokopio).
Kvara Aldono al Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1929 kaj 1930 (fotokopio).
Kvina kaj Sesa Aldonoj al Universala Vortaro, Jarlibro de la Lingva Komitato kaj de ghia Akademio - Esperantista Centra Librejo, Paris, 1935 (fotokopio).
Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 1 - 1958 (fotokopio).
Oka Oficiala Aldono al Universala Vortaro, en Aktoj de la Akademio II 1968-1974 - 2a eldono - Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10).
Naua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto. N-ro 8. 2007.
Aktoj de la Akademio 1963-1967 - 2a eldono - Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 9).
Aktoj de la Akademio II 1968-1974 - 2a eldono - Rotterdam, Nederlando, 2007 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, 10). (Enhavas interalie la Okan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kaj la Bazan Radikaron Oficialan.)
La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Gvidis Michel Duc Goninaz. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005. Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris, Francujo, 2005.
Akademia Vortaro-Radikaro - Edward Ockey - Banstead, Anglujo, 1978. (Malgrau la nomo ne temas pri eldonajho de la Akademio de Esperanto.)
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1-a - 4-a partoj) - Wüster, E. - Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanujo, 1923.
Etimologia Vortaro de Esperanto. Volumo 1: A - D. Volumo 2: E - J. Volumo 3: K - M. Volumo 4: N - R. Volumo 5: S - Z. - Vilborg, E. - Eldona Societo Esperanto, Malmö, Svedujo, 1989, 1991, 1993, 1995, 2001.
Lingvo kaj Vivo. Esperantologiaj Eseoj - Dua reviziita eldono kun Apendico - Waringhien, Gaston - Rotterdam, Nederlando, 1989.
Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO) - Andreas Kück - 1-a eldono - Selbstverlag Andreas Kück, Rechtenfleth, Germanujo, 2008.